Orignał w języku Esperanto | Maszynowe tłumaczenie na język polski | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mi ne planis programi maŝinan tradukadon el pola lingvo, tamen nun mi dum longa tempo laboris pri tiu temo, kaj la venonta versio de Esperantilo enhavos unuan fojon la maŝinan tradukadon el pola lingvo al esperanta lingvo. La ĉefa kaŭzo pri mia frua rezisto je tiu temo estis, ke mi pritraktis la sintaksan analizon de pola lingvo kiel tre komplika, tro komplika por miaj rimedoj. Post kelkaj eksperimentoj mi konstatis, ke plena (profunda) sintaksa analizo ne estas tiel necesa por pola lingvo. Ekzistas ankaŭ la libera projekto morfologik kaj la s_fsa, kiuj oferas polan etiketilon. Do mi povis reuzi jam ekzistantan programaron. Tamen la vortprovizo de projekto morfologik, kvankam ĝi estas tre abunda, enhavis multe da eraroj. Do mi devis unue purigi tiun provizon. Por tiu tasko mi produktis de vortaro de Esperantilo ĉiujn fleksiajn formojn. Tiujn funkciojn mi jam bezonis por tradukado al pola lingvo. Feliĉe la laborkvanto ne estis tiel granda kaj mi povis rapide atingi unuajn rezultojn. Ĉe tiu temo mi frontis unufoje la problemon de ambiguo de naturaj lingvoj. Por bona tradukado oni bezonas bonan senambiguilon (angle:
Mi frue eĉ ne supozis, kiom da ambigueco ekzistas en pola lingvo. Mi pensas, ke nia cerbo faras tiun taskon tiel rapide, ke la ambigueco ne iĝas konscia. Do mi rimarkis tiun ambiguon nur dum la testado de tradukado. Mi donas kelkajn ekzemplojn. mam - verbo (mieć-havi), substatnivo (mama-patrino) bez - konjukcio (sen), substantivo (sambuko) jak - konjunkcio (kiel), substantivo (gruntbovo) Ankaŭ la pola fleksio estas parte tre ambigua. książki - baza vorto: książka singularo, genetivo pluralo, nominativo pluralo, akuzativo En pola lingvo akuzativo kaj nominativo por senvivaj substantivoj de vira genro estas samaj. Do mi devis uzi multajn diferencajn teknikojn por difini la gramatikan funkcion de vortoj en pola frazo. Pola lingvo havas ankaŭ komplikajn trajtojn ĉe negado kaj numeraloj. Jen la tabelo, kiu montras kelkajn defiojn de pola lingvo.
En tiu ekzemplo la vorto “książki” devas esti tradukita depende de kunteksto al “libron, librojn aŭ de libro”. |