Ĝenerale

La maŝina tradukado (aŭ perkomputila tradukado) en Esperantilo bazas sur semantika analizo kaj multlingva leksikono. La kvalito de tradukoj dependas en granda mezuro de leksikona materialo. Ĉar la leksikona materialo en Esperantilo estas konstruita grandparte aŭtomate ĝi ofte bezonas manajn plibonigojn. Tiujn plibonigojn povas fari uzantoj de programo. Esperantilo oferas dialogojn por rigardi kaj redakti la leksikonan materialon. La leksikono de Esperantilo enhavas ne nur vortajn duopojn (vorto - traduko) sed ankaŭ pliajn informojn pri fleksio aŭ gramatiko de traduko. Ĉiuj ŝanĝoj estas protokolitaj en loka dosierujo kaj povas esti eksportitaj kaj senditaj al adreso mail@xdobry.de, por ke ili estu enskribita en vortaro de sekva eldono. Laŭ tiu maniero la lokaj plibonigoj de vortaro povas esti disvastigataj al ĉiu uzanto de programo. La vortaro povas esti plibonigata komune fare de lingvaj ekspertoj. Ĉar la programo Esperantilo estas malferma programo la vortaro povas ĉiam esti eksportita en legebla formato kaj ankaŭ tutaj listoj de vortoj povas esti importitaj.

Kiel plibonigi la tradukadon?

Unue traduku la tutan frazon per funkcio "Traduku enhavon de redaktilo". Vi povas selekti la konkretan frazon. En traduka fenestro vi povas rigardi la rezulton. Per diferencaj farboj per vorto oni vidas, kie la sistemo havis problemojn kun tradukado.
malantaŭo esperanto traduko ne konata
malantaŭo Esperanto programo ne povis fide traduki tiun elementon
malantaŭo Esperanto konvena traduko por gramatika neceso ne estis trovita
literoj Esperanto fleksio ne estis difinita en vortaro
literoj Esperanto arto ne povis esti rekonata
literoj Esperanto kazo ne povis esti rekonata
literoj Esperanto multaj sinonimoj ekzistas
literoj Esperanto multaj senordaj sinonimoj ekzistas
literoj Esperanto eble malproksima maŝina vortfarado

Vi ankaŭ povas marki unu frazon kaj per menuo "Redaktu->Inspektu tradukon de frazo" rigardi detale kiel la frazo estas tradukita.
Inspektilo por tradukado

Inversa remorfigo de esperantaj vortoj

Esperanta vortfarado estas tre produktiva. Tial oni ofte uzas en polaj tradukadoj multajn vortojn por unu esperanta vorto. Sed estas eble inverse aliformi tiun vortfaradon al pli baza formo, kiu estas pli simila al cela lingvo.

Per opcio (vidu menuon Tradukado->Preferaĵoj->Refaru esperantan vortfaradon) vi povas ŝalti aŭ malŝalti tiun funkcion.

Ekzemploj
similas - estas simila
gravas - estas grava
purigi - igi pura
libreto - eta libro
# regexp sintakso (komprenebla por programistoj)
fi(.+o)(n|jn|j)? {fia $v$f}
fi(.+)(i|as|os|is|u|us) {fie $v$f}
fi(.+a)(n|jn|j)? {fie $v$f}
fi(.+e) {fie $v}
(.+)eto(n|jn|j)? {eta$f ${v}o$f}
(.+)ego(n|jn|j)? {ega$f ${v}o$f}
(.+)aĉo(n|jn|j)? {aĉa$f ${v}o$f}
(.+)ig(i|as|os|is|u|us) {ig$f ${v}a}
(.+)iĝ(i|as|os|is|u|us) {iĝ$f ${v}a}
(.+)inda(n|jn|j)?  {inda$f de ${v}o}
(.+)enda(n|jn|j)?  {enda$f de ${v}o}
(.+)(i|as|os|is|u|us) {est${f} ${v}a}
(.+)ero(n|nj|j)? {ero$f de ${v}o}
(.+)aro(n|nj|j)? {aro$f de ${v}oj}
(.+)ujo(n|nj|j)? {ujo$f por ${v}o}
(.+)grupo(n|jn|j)? {grupo$f de ${v}oj}
La funkcio estas eksperimenta.

Aliaj tradukaj eraroj

Ekzistas problemoj de tradukado, kiuj ne povas esti solvitaj aŭtomate aŭ kiujn nun ne pritraktas la programo. Vi povas (vidu menuon Tradukado->Interaktiva tradukado) uzi tiel nomataj interaktivan tradukadon. En tiu modo vi povas influi la tradukadon dum la duone aŭtomata tradukado.

Informoj pri lingvoj